El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

"Lita Bestoĝardeno" en ŝanhaja superbazaro

| 2021-10-12
Bookmark and Share

Pan Xuedong, kiu servis la armeon por kvin jaroj, estis malmobilizita en 2006 kaj komencis labori en la superbazaro RT-Mart en Ŝanhajo, kie li respondecas pri faldado de litkovriloj. Dum la pasintaj 15 jaroj, li projektis pli ol 500 bestajn formojn el tukoj, inkluzive de litkovriloj, litotukoj kaj bantukoj. La superbazaro fariĝis ekspozicio de liaj verkoj.



Pan klarigis, ke dum militservo, li ofte gajnis la unuan premion en konkursoj pri pretigo de lito. "Mi ne imagis, ke tio estus mia estonta kariero."


"Ne estis normoj aŭ regularoj pri eksponado de la varoj," Pan rememoris, aldonante: "La ideo fari bestaspektajn ludilojn el ĉi tiuj litotukoj subite venis al mi. Mi provis sentime. Iom post iom mi disvolvis mian propran stilon por krei ilin."


"Prenu ĉi tiun simion el brun-griza tuko kiel ekzemplon. Mi bezonis 15 minutojn por elpensi ĝin. Estas facile ĝin fari kaj ĝi povas esti farita hejme," diris Pan.



Kun pli kaj pli multaj kreaĵoj, la superbazaro iom post iom transformiĝis al la propra "lita bestoĝardeno" de Pan. En interreto oni nomis ĉi tiujn "bestojn" kiel superbazarajn artaĵojn, pri kio Pan tre fieras.


Pan diris, ke per siaj klopodoj li faras malgrandajn surprizojn al klientoj dum ili aĉetumas.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICExpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments