El Popola Ĉinio>Amuza Vivo>Moderna Vivo>

Ĉu vi volas aĉeti legomojn de la marko Prada?

| 2021-10-12
Bookmark and Share

Lastatempe furoris en interreto publika merkato ornamita kun la marko de luksaĵoj Prada en Xuhui-distrikto de Ŝanhajo.



Ĉio en la butiko estas volvita per pakaĵoj kaj paperaj sakoj de Prada. Tiuj varoj estas la plej bonprezaj en la katalogo de tiu luksa marko.



La merkato kovras la areon de 2 000 kvadrataj metroj, kun entute 50 budoj vendantaj legomojn, fruktojn, marproduktojn, florojn kaj viandon.



La ekstera muro de la konstruaĵo kaj la merkataj budoj estas ornamitaj per geometriaj ŝablonoj de Prada por aŭtuno kaj vintro ĉi-jare. Kio okazas?



Fakte, tio estas parto de reklam-strategio de Prada, kiu dekoraciis la merkaton koincide kun la lanĉo de sia reklama kampanjo por aŭtuno kaj vintro 2021. Ilia strategio estas portempa, de la 27-a de septembro ĝis la 10-a de oktobro, uzi butikojn nerilatajn al siaj aktivaĵoj kaj malsamstilajn konstruaĵojn en la urbo kiel montrofenestrojn de sia aŭtun-vintra kolekto.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICExpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments