El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kreskas nombro de yunnan-aj orharaj simioj

| 2021-10-12
Bookmark and Share

Yunnan-a orhara simio estas unuaklase nacinivele protektita besto de Ĉinio. La specio estas ankaŭ en la Ruĝa Listo de la Internacia Unio por Protekto de Naturo kaj Naturaj Rimedoj (IUCN). En la 1980-aj jaroj, ĉasado kaj arbodehakado damaĝis la vivmedion de la simioj, prezentante minacojn al ilia supervivo. En 1983, la provinco Yunnan kreis la nacian natur-rezervejon Baima-neĝmonto por protekti la endanĝerigitajn simiojn. Por ke la simioj sentu sin "hejme", ankaŭ loĝantoj de apudaj lokoj estis mobilizitaj por partopreni la konservadon. Danke al la klopodoj de la registaro, esploristoj kaj lokaj vilaĝanoj, la nombro de yunnan-aj orharaj simioj kreskis de malpli ol 1 500 al pli ol 3 300.






Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Xinhua




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments