El Popola Ĉinio>头条新闻>

Speciala sendito pri oceano de UN: Ĉina klopodo pri oceana protektado estas kuraĝiga

| 2021-10-09
Bookmark and Share

La 28-an de aprilo 2020, oni plantis koralojn sur marfundo ĉe la insulo Wuzhizhou, Sanya, Hainan, suda Ĉinio.


Peter Thomson, speciala sendito pri oceano de la ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, diris lastatempe en la intervjuo kun la raportisto de la novaĵagentejo Xinhua, ke Ĉinio faris kuraĝigan klopodon pri oceana protektado, kaj li kredas, ke Ĉinio multe antaŭenpuŝos la intertraktadon de la Monda Kadro pri Biodiverseco post 2020.


Thomson diris, ke ekde la 1990-aj jaroj, la ĉina urbo Xiamen jam ekprotektis kaj replantis mangrovojn, science administrante la marbordan zonon.


Li klarigis, ke multo de la oceana poluado estas kaŭzita de homaj agadoj sur la tero. Ĉinio prenis efikajn manierojn por trakti la poluadon.


Pri la 15-a kunveno de la Konferenco de la Partioj al la Konvencio pri Biodiverseco, kio estos baldaŭ okazigita en Kunming de Ĉinio, li diris, ke la ellaborota ampleksa kadro estas tre grava por protektado de la Tero. "Laŭ miaj spertoj ĉe UN, Ĉinio estas firma subtenanto de plurflankismo kaj plenumanto de internaciaj konvencioj. Do mi kredas, ke Ĉinio multe antaŭenpuŝos la intertraktadon de la Monda Kadro pri Biodiverseco post 2020."


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments