El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brazilon ne entenas alies korto: Prelego de Paulo Nogueira Batista Jr.

| 2021-10-09
Bookmark and Share


La 7-an de oktobro okazis en interreto la unua prelego kadre de programo elpensita de la brazila pensfabriko Camélias do Leblon kaj la Instituto AMSUR, kun la celo kunlerni pri la rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio kaj diskuti manierojn plifortigi tiujn rilatojn por komuna bono.


Camélias do Leblon (Teofloroj de Leblon) celas kunigi brazilanojn, kiuj havas iajn rilatojn kun Ĉinio por interŝanĝi spertojn kaj serĉi manierojn plifortigi kunlaborojn inter ambaŭ landoj. Ĝia nomo rilatas al antikva rifuĝejo de sklavoj en la kvartalo Leblon de Rio-de-Ĵanejro, kiu estis ĉirkaŭita de tekampoj, kie kune laboris brazilanoj kaj ĉinaj enmigrintoj. La Instituto AMSUR celas plifortigi, subteni kaj ebligi kunlaboron kaj integriĝon inter sudamerikaj landoj pere de sud-sudaj kunlaboroj. La organizantoj celas regule okazigi similajn eventojn.


La prelego titolita "Brazilon ne entenas alies korto" estis prezentita de Paulo Nogueira Batista Jr., kiu estis vicprezidanto de la Nova Banko pri Disvolvado (New Development Bank) ĉe BRICS kaj reprezentis Brazilon ĉe G20 kaj la Internacia Mona Fonduso (IMF). Post la prelego li respondis demandojn de ĉeestantoj.


Batista prelegis pri sia longa sperto ĉe BRICS, G20 kaj IMF, kaj pri sia libro kun la sama titolo de tiu prelego. Li klarigis, ke okcidentaj landoj havas du timojn pri Ĉinio. La unua, aparte grava por Usono, estas geopolitika rivaleco. La alia timo estas la sukceso de ekonomia modelo malsama ol la okcidenta, kiu atestos la realigeblecon de alternativoj al tiu modelo.


En monda historio, diversfoje unu lando anstataŭis alian kiel hegemonia potenco, sed tiu transiro ĉiam okazis inter landoj kun samaj kulturaj bazoj. La kreskanta geopolitika graveco de Ĉinio timigas la okcidenton nur pro tio, ke Ĉinio estas alia kulturo, kiu memstare evoluis sendepende de okcidentaj valoroj. Brazilo kaj Ĉinio estas du el la malmultaj landoj de la mondo, kiuj estas sufiĉe grandaj, laŭ teritorio, ekonomio, popolo ktp por disvolvi unikajn civilizaciojn.


Disputoj inter Usono kaj Ĉinio kreas malfacilaĵojn por aliaj landoj, kaj Brazilo devas agi sendepende kaj surbaze de pragmata sinteno por defendi siajn proprajn interesojn en tiu kunteksto.


BRICS estas tre grava ilo por ke Brazilo plifortigu siajn rilatojn kun Ĉinio sen esti akuzita pri ideologia alproksimiĝo. Disvolviĝantaj landoj, aparte BRICS-landoj, ne sin sentas taŭge reprezentataj en la monda ordo kreita post la dua mondmilito, do estas legitima rajto de tiuj landoj sin organizi por defendi siajn proprajn interesojn. BRICS tute ne estas kontraŭ-okcidenta movado.


Estis ankaŭ interesa diskuto pri eksteraj rilatoj, kaj Batista deklaris, ke Ĉinio ĉiam estas preta por dialogo kun aliaj landoj kaj ĝia ekstera politiko fokusas sur ekonomiaj temoj, sen tuŝi internajn aferojn de aliaj landoj. Brazila eksprezidento Lula da Silva disvolvis laŭdindan laboron kadre de eksteraj rilatoj kaj Brazilo fariĝis grava rolulo en tiu kampo. Lia impreso pri tio estas, ke nur Usono sentis sin ĝenata kun la pli grava rolo de Brazilo, ŝajne pro timo havi rivalon en Ameriko, sed aliaj landoj ŝatis la kontribuon de Brazilo. Doni pli gravajn rolojn al disvolviĝantaj landoj signifas, ke ili povas alporti novajn vidpunktojn kaj alirojn al internaciaj disputoj kaj kontribui por nia komuna bono.


Pri la timo, ke la disputoj inter Usono kaj Ĉinio evoluos al milito, li klarigis, ke tio estas tre malverŝajna, ĉar Usono konscias, ke atako al Ĉinio estus tro kosta. Li ankaŭ deklaris, ke laŭ tendenco por la sekvaj jardekoj, internaciaj rilatoj fokusos pri mediprotektado kaj pandemio, temoj kiuj postulas internacian kunlaboron.


Finfine, li instigis la brazilajn gejunulojn lerni pri Ĉinio kaj klopodi plifortigi rilatojn kun la lando: "Se mi estus pli juna, mi certe estus serĉanta pli fortajn rilatojn kun Ĉinio."


Tiu ĉi prelego, samkiel tiuj okazontaj, estos disponebla en la kanalo de Camélias do Leblon ĉe Youtube.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments