El Popola Ĉinio>头条新闻>

Turkmena junulino kreis filmeton por omaĝi la nacian himnon de Ĉinio

| 2021-10-06
Bookmark and Share


Okaze de la 72a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, estis lanĉita la animacia filmeto "Kanto de Nova Ĉinio" kreita de Kristina Grigoryan el Turkmenio. Kun daŭro de preskaŭ 8 minutoj, la filmeto prezentas la naskiĝon de la nacia himno de Ĉinio kaj kiel la kanto estas konata en la mondo.


Dum kreado de ĉi tiu filmeto, Kristina Grigoryan estis studentino de la Ŝanhaja Universitato. Ŝi kaj ŝiaj kunlaborantoj vizitis multajn historiajn lokojn, kolektis grandan kvanton da datumoj kaj restarigis milojn da bildoj. Finfine, ili kreis la animacion. "Dum la procezo, mi ankaŭ sukcesis pli bone kompreni la ĉinan historion", diris Kristina Grigoryan.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat





Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments