El Popola Ĉinio>头条新闻>

168 Celoj kaj taskoj de Nacia Agadplano pri Homaj Rajtoj en Ĉinio (2016-2020) estis atingitaj

| 2021-09-30
Bookmark and Share

La Nacia Agadplano pri Homaj Rajtoj de Ĉinio (2016-2020) estis plene efektivigita, laŭ la pritaksa raporto de triaflankaj fakuloj, publikigita la 29an de septembro. Ĉiuj 168 celoj kaj taskoj estis plenumitaj. Multaj el ili estis pli frue plenumitaj.


Laŭ la raporto, de 2016 ĝis 2020 la ĉina registaro persistis en hom-centrita disvolva koncepto, efektivigis la konstitucian principon por respekti kaj protekti homajn rajtojn kaj prenis rimedojn por antaŭenigi efektivigon de la celoj kaj taskoj laŭ la agadplano.


Protekto de ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj de la ĉina popolo atingis novan nivelon. Politikaj rajtoj de diversaj grupoj estis pli efike protektitaj. Rimedoj por protekti la rajtojn de etnoj, virinoj, infanoj, maljunuloj kaj handikapuloj estis plene efektivigitaj.


Scioj pri homaj rajtoj kaj edukado pri homaj rajtoj estis disvastigitaj, kaj internaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj en la kampo de homaj rajtoj atingis rimarkindajn rezultojn. Precipe, Ĉinio plenumis la taskon fini absolutan malriĉecon kaj konstrui modere prosperan socion.


La raporto ankaŭ mencias, ke Ĉinio, la plej granda evoluanta lando, ankoraŭ havas problemon pri neegala kaj netaŭga disvolviĝo en la kampo de homaj rajtoj. La protektado de iuj rajtoj estas longdaŭra kaj devas esti konstante antaŭenigita. La protekto kaj efektivigo de iuj rajtoj povos esti plifortigitaj kaj plibonigitaj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments