El Popola Ĉinio>头条新闻>

Demografia disvolviĝo de Xinjiang konformas al komuna regulo de demografia disvolviĝo

| 2021-09-29
Bookmark and Share

La 26-an de septembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron "La demografia disvolviĝo en Xinjiang", deklarante, ke la demografia disvolviĝo en Xinjiang konformas al la komuna regulo pri demografia disvolviĝo en la mondo.


La blanka libro klarigas, ke loĝantaro de Xinjiang disvolviĝas en la procezo de industriiĝo, urbanizado kaj modernigo. Unue, Xinjiang spertis altan naskindicon, altan mortindicon kaj altan populacian kreskon; sekve, estis alta naskindico, malalta mortindico kaj alta populacia kresko; kaj finfine la regiono atingis la nunan situacion de malalta naskindico, malalta mortindico kaj malalta populacia kresko. Ĝi estas la rezulto de multaj faktoroj, inkluzive de ekonomia kaj socia disvolviĝo, efektivigo de politikoj kaj regularoj, kaj ŝanĝoj en la konceptoj pri geedziĝo kaj infannasko. Ĝi konformas al la komuna regulo pri disvolvado de la monda demografio.


El la perspektivo de ekonomia kaj socia disvolviĝo, Xinjiang faris grandajn atingojn en diversaj kampoj post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.


El la perspektivo de efektivigo de politikoj kaj regularoj, Ĉinio efektivigas relative malstriktan politikon pri familia planado por etnaj grupoj, kiu diferencas de tiu por Han-anoj. Xinjiang havas politikojn pri familia planado laŭ la nacia leĝo kaj lokaj kondiĉoj.


Laŭ la perspektivo de la konceptoj pri geedziĝo kaj infannasko, en la lastaj jaroj en Xinjiang la konceptoj pri geedziĝo, infannasko kaj familio aktive ŝanĝiĝis. La ekonomia, socia kaj familia statoj de virinoj senĉese pliboniĝis. Homoj akceptas la konceptojn kiel malfrua geedziĝo kaj bonkvalita infannasko.


Redaktoro: Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments