El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Scenoj de ĉiutaga vivo en Harbino

| 2021-09-29
Bookmark and Share

Harbino, ĉefurbo de la provinco Heilongjiang, nordorienta Ĉinio, estas la plej norda provinca ĉefurbo de Ĉinio. Ĝi estas kromnomita "glacia urbo kaj somera feriejo" kaj "orienta Moskvo". La medio en Harbino estas tre bona, kun multaj parkoj kaj arbaroj, kaj la urbo ĝuas bonan aerkvaliton en pli ol 320 tagoj dum la jaro. Harbino ankaŭ estas konata pro sia kulturo kaj fariĝis tre ŝatata turismejo. Ĝi estis listigita inter la "dek plej allogaj ĉinaj urboj por internaciaj turistoj". Jen kelkaj fotoj de la ĉiutaga vivo en Harbino.


Piedirantoj transiras straton en la urbocentro.


Maljunulo faldas sian kajton dum vesperiĝo.


Virinoj sin fotas sur Binzhou-ponto.


Birdo ripozas sur arbeto en la korto de la Harbina Muzeo.


Homoj promenas en la Centra Avenuo, la unua komerca strato por piedirantoj en Ĉinio.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments