El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konfucea Premio de UNESKO pri Edukado disdoniĝis en Qufu

| 2021-09-28
Bookmark and Share

Prezentado de internaciaj lernantoj dum la ceremonio


La 27-an de septembro okazis disdon-ceremonio de la 16-a Konfucea Premio de UNESKO en Qufu, naskiĝloko de la antikva filozofo. La premio temas pri reta edukado kaj cifereca legpovigo, kaj estis videe disdonita al tri programoj tra la mondo.


La tri programoj estas "Konstruado kaj Kreskado" de Meksiko, pri alfabetigo de konstruistoj; "Sperto de la Universitato Ain Shams pri organizado de interretaj klerigaj kursoj por kamparoj en Egiptio", kiu fokusiĝas sur disvolviĝo de kampara loĝantaro, precipe infanoj kaj virinoj; kaj "Faka legopovigo por komercistoj en Abidjan per la uzo de informa teknologio" de Eburbordo, kiu temas pri legopovigo de lokaj virinoj.


Dum la ceremonio ankaǔ estis lanĉita Semajno de Konfucea Kulturo por Internaciaj Junuloj. Partoprenis en la sekvaj aktivadoj pli ol 150 internaciaj studentoj.







Fotis kaj raportis Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments