El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio publikigis blankan libron pri modera prospero

| 2021-09-28
Bookmark and Share


La 28-an de septembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis blankan libron por dokumenti la vojaĝon de la lando al modera prospero en ĉiuj aspektoj, aǔ Xiaokang.


La blanka libro klarigis, ke la realigo de modera prospero en ĉiuj aspektoj, kiel deklarite en julio, markas decidan paŝon al nacia reprospero de la lando.


La dokumento laŭdis la senĉesan diligentan laboron de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la ĉina popolo kaj esploris atingon akiritan de Ĉinio en realigo de prospero per ĉiuflanka disvolvado por ĉiuj.


"Realigo de modera prospero postulas grandan persistemon, kaj estas rimarkinda atingo de KPĈ kaj la popolo," la libro diris.


Kiel la plej granda evoluanta lando kun la plej grandnombra loĝantaro en la mondo, Ĉinio kontribuis al paco kaj disvolviĝo de la mondo per realigo de modera prospero en ĉiuj aspektoj. Por realigi modere prosperan socion, Ĉinio helpis redukti la malriĉecon de la mondo kaj akiris novan sperton en modernigo de la homaro, dum ĝia ĉiuflanka pordmalfermo antaŭenigis kungajnan kunlaboron.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments