El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaǔgurita Ĉin-Afrika Ekonomia kaj Komerca Ekspozicio

| 2021-09-27
Bookmark and Share


La 26-an de septembro estis inaǔgurita la 2-a Ĉin-Afrika Ekonomia kaj Komerca Ekspozicio en Changsha-urbo de Hunan-provinco, Ĉinio, kun partopreno de preskaǔ 900 firmaoj el pli ol 40 afrikaj landoj kaj Ĉinio. La grandskalo de ĉi-foja ekspozicio superis tiun en 2019.


La ekspozicio kun la temo "nova komenco, nova ŝanco kaj nova agado" okazas fizike kaj rete laǔ la nova situacio de la pandemio.


En la inaǔguro oni ankaǔ fondis ligon pri socirespondecoj de ĉinaj firmaoj en Afriko. Ĝis nun pli ol 1 700 ĉinaj firmaoj membriĝis al la ligo.


La ekspozicio havas ses pavilonojn por Alĝerio, Etiopio, Kenjo, Ruando, Senegalo kaj Sud-Afriko. En la pavilonoj estas eksponataj informoj, stiloj kaj specialaj produktoj de tiuj landoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments