El Popola Ĉinio>头条新闻>

Artikolo pri kontraǔepidemiaj rimedoj de Ĉinio

| 2021-09-27
Bookmark and Share


La 18-an de septembro la sciencista grupo de Zhong Nanshan, membro de la Ĉina Akademio pri Inĝenierio, kaj Sun Baoqing, profesoro el la Unua Akcesora Hospitalo sub la Kantona Medicina Universitato, publikigis artikolon, kiu unuafoje integris la kontraǔepidemiajn rimedojn de Ĉinio. La artikolo titolita Publiksanaj Rimedoj kaj Regado al KOVIM-19 de Ĉinio estis publikigita en la internacia ĵurnalo Klinika Recenzo pri Alergio kaj Imunologio.


Esploristoj klarigis en la artikolo, ke frue de la epidemia propagiĝo Ĉinio faris kaj diskonigis normigajn rimedojn por konfirmi kazojn. La lando rapide kaj precize certigis la fonton post epidemiologia kontrolado kaj granda nombro da testado. Samtempe, la lando fermis kvartalojn laǔ regionoj kaj niveloj por malmultigi homfluadon.



Post kiam la epidemio estas regita, por normala disvolvo de socio kaj la popola vivo, kaj ankaǔ por ŝpari resursojn, oni precizigas plenumojn de la rimedoj.


La lando difinas prioritatojn pri ricevo de materialoj kaj sendas konfirmitajn kazojn al malsamaj hospitaloj laǔ simptomoj.



Sistemoj de dudimensiaj kodoj pri sanstato kaj vojaĝo estas efikaj por sekvi konfirmitajn kazojn, suspektindajn statojn kaj propagiĝajn ĉenojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments