El Popola Ĉinio>头条新闻>

Meng Wanzhou revenis al sia patrolando!

| 2021-09-26
Bookmark and Share


Vespere de la 25-a de septembro Meng Wanzhou, ĉefa financa direktoro de la ĉina firmao Huawei, per aviadilo ĉartita de la ĉina registaro atingis la urbon Shenzhen, suda Ĉinio, post preskaǔ trijara kontraǔleĝa arestado en Kanado.



En la flughaveno Meng adresis parolon. Ŝi diris: "Kiel ordinara ĉino, mi suferis malfacilojn kaj devis resti eksterlande por tri jaroj. En tiuj tri jaroj mi ĉiam sentis zorgon kaj amon de mia patrolando, la kompartio kaj la ĉina popolo." Ŝi diris ankaŭ: "Mi dankas al la subtenoj el la koncernaj departementoj dum la solva procezo. Ili firme konservas la justajn rajtojn de ĉinaj firmaoj kaj civitanoj."



La 1-an de decembro 2018 Meng estis arbitre arestita de Kanado, kiam ŝi transitis tra Vankuvero. La arestado daǔris 1 028 tagojn. Tio estas politika persekuto al ĉina civitano planita de Usono kaj plenumita de Kanado. La tiel nomataj akuzoj kontraǔ Meng estas nenio alia ol pura elpensaĵo.


Dank' al senĉesaj klopodoj de la ĉina registaro, la usona departemento pri justico lastatempe subskribis kun Meng interkonsenton pri prokrasto de akuzo kaj la usona flanko retiris el Kanado postulon pri ekstradicio. La 24-an de septembro laǔ la loka tempo Meng forlasis Kanadon kaj revenis al sia patrolando sen deklari sin kulpa aǔ pagi monpunojn.


Pli ol 100 homoj atendis en la flughaveno, inkluzive de familianoj de Meng, gvidantoj de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio, gvidantoj de la registaroj de Guangdong-provinco kaj Shenzhen-urbo kaj ĉefoj de la firmao Huawei. Ĉina ambasadoro al Kanado akompanis Meng reveni al Ĉinio. En sekvaj tagoj, laŭ la kontraǔepidemiaj postuloj, Meng kvaranteniĝos en difinita hotelo.


Posttagmeze de la 25-a de septembro William W. Taylor, III, advokato de Meng, diris, ke li atendas, ke la akuzo kontraŭ Meng estos nuligita post 14 monatoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments