El Popola Ĉinio>头条新闻>

KOVIM-19 tre probable ekpropagiĝis en Usono ĉirkaŭ septembro 2019

| 2021-09-24
Bookmark and Share


La 22-an de septembro esploro pri la ekpropagiĝa tempo de KOVIM-19 estis publikigita de la antaŭpresa ĉina platformo ChinaXiv sub la Ĉina Akademio de Sciencoj. La esploro farita per modelo surbaze de granda datumaro montras, ke KOVIM-19 tre probable ekpropagiĝis en Usono ĉirkaŭ septembro 2019.


Esploristoj analizis publikigitajn datumojn surbaze de propagiĝ-modelo de infekta malsano kaj granda datumaro por konkludi la tempon, kiam KOVIM-19 ekpropagiĝis en diversaj lokoj de la mondo, inkluzive de 12 ŝtatoj en nordorienta Usono, la ĉina urbo Wuhan kaj la ĉina provinco Zhejiang.


Laŭ la rezulto, kadre de tiuj 12 ŝtatoj en nordorienta Usono, la datoj, kiam la unua kazo 50-procent-probable aperis, estas inter aŭgusto kaj oktobro 2019. La plej frua estis la 26-a de aprilo 2019 en Rod-Insulo kaj la plej malfrua estis la 30-a de novembro 2019 en la ŝtato de Delavaro. Ĉiuj estas pli fruaj ol la dato -- la 20a de januaro 2020 -- kiam la usona registaro anoncis sian unuan kazon. Laŭ la esploro, estas tre probable, ke KOVIM-19 ekpropagiĝis ĉirkaŭ septembro 2019 en Usono.


Laŭ la sama modelo, la dato, kiam la unua kazo aperis kun 50% da probableco en Wuhan, estis la 20-a de decembro 2019, kaj la unua tago por Zhejiang-provinco estis la 23-a de decembro 2019. La rezulto pri propagiĝo de KOVIM-19 en Ĉinio ekde la lasta tagdeko de decembro 2019 konformas al la rezulto de la epidemiologia esploro, kio pruvas, ke la metodo uzita en tiu ĉi esploro estas ĝusta kaj fidinda.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments