【E-radio】Xi Jinping faris gravan parolon en ĝenerala debato de Ĝenerala Asembleo de UN

| 2021-09-24
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Xi Jinping faris gravan paroladon en ĝenerala debato de Ĝenerala Asembleo de UN

– Ĉina kargokosmoŝipo Tianzhou-3 estis lanĉita kaj ekfunkciis

– Nom-kolekto por ĝemelaj pandidoj

– En Hongkongo finiĝis unua elekto post plibonigo de voĉdona sis-temo


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Xi Jinping faris gravan paroladon en ĝenerala debato de Ĝenerala Asembleo de UN


La 21-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping videe ĉeestis la ĝeneralan debaton de la 76-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj parolis sub la titolo "Firmigu fidon, kune venku malfacilaĵojn kaj konstruu pli bonan mondon". Xi emfazis, ke ĉiuj respondecaj politikistoj devas montri sian fidon, kuraĝon kaj respondecon por fari historian elekton. La mondo troviĝas ĉe historia vojkruciĝo. Ne estas haltigebla la tendenco de paca disvolviĝo kaj progreso de la homaro. Oni, kun firma fido, kune traktu tutmondajn minacojn kaj defiojn, antaŭenigu konstruadon de la homara komunumo de komuna estonteco kaj kune konstruu pli bonan mondon.


– Ĉina kargokosmoŝipo Tianzhou-3 estis lanĉita kaj ekfunkciis


La raketo Changzheng-7 Y4, portanta Tianzhou-3, estis lanĉita el Wenchang-a Kosmodromo en la suda insula provinco Hainan je la 15-a horo kaj 10 minutoj de la 20-a de septembro. Je la 15-a horo kaj 22 minutoj, la sunenergia tabulo de Tianzhou-3 glate etendiĝis kaj ekfunkciis, signifante sukceson de la lanĉo. Tianzhou-3 sukcese kupliĝis kun la kerna modulo Tianhe de ĉina spacostacio. En Tianzhou-3 estas materialoj por la vivtenado de astronaǔtoj, ekstermodulaj kombineoj kaj uzaĵoj, kaj aliaj objektoj por uzado en la kosmo-stacio.


– Nom-kolekto por ĝemelaj pandidoj


La 17-an de septembro en la bestoĝardeno de Chongqing okazis nom-kolekto por ĝemelaj pandidoj, kiuj naskiĝis en la 10-a de junio. La pli aĝa bebo pezas 6 060 gramojn kaj la pli juna - 5 680 gramojn.


– En Hongkongo finiĝis unua elekto post plibonigo de voĉdona sis-temo


La 20-an de septembro en la Hongkonga Speciala Administra Regiono estis publikigita la rezulto de subsektoraj ordinaraj elektoj de la elektkomitato. 364 komitatanoj estis elektitaj inter 412 kandidatoj el 13 kampoj. En la nova voĉdona sistemo de Hongkongo, la elekta komitato havas gravajn respondecojn, kiel nomumi kandidatojn al la posteno de ĉefadministranto kaj elekti la ĉefadministranton, nomumi kandidatojn de la Leĝdona Konsilio kaj elekti 40 membrojn de la konsilio.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments