El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Hongkongo finiĝis unua elekto post plibonigo de voĉdona sistemo

| 2021-09-23
Bookmark and Share


La 20-an de septembro en la Hongkonga Speciala Administra Regiono estis publikigita la rezulto de subsektoraj ordinaraj elektoj de la elektkomitato. 364 komitatanoj estis elektitaj inter 412 kandidatoj el 13 kampoj. En la nova voĉdona sistemo de Hongkongo, la elektkomitato havas gravajn respondecojn, kiel nomumi kandidatojn al la posteno de ĉefadministranto kaj elekti la ĉefadministranton, nomumi kandidatojn de la Leĝdona Konsilio kaj elekti 40 membrojn de la konsilio.


Carrie Lam, ĉefadministranto de Hongkongo, diris en la 19-a de septembro, ke la elektoj estas la unuaj post plibonigo de la voĉdona sistemo. Tio estas signifoplena por efektivigi la principon "patriotoj administrantaj Hongkongon" kaj konservi la landajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, kaj garantii stabilan plenumon de la politiko "unu lando, du sistemoj".


La mandato de la nova elektkomitato daǔros kvin jarojn, de la 22-a de oktobro 2021 ĝis la 21-a de oktobro 2026.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments