El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping faris gravan parolon en ĝenerala debato de Ĝenerala Asembleo de UN

| 2021-09-22
Bookmark and Share


La 21-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping videe ĉeestis la ĝeneralan debaton de la 76-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN sub la titolo "Firmigu fidon, kune venku malfacilojn kaj konstruu pli bonan mondon".


Xi diris, ke la kuranta jaro markas la 100-an jubileon de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĉi-jare estas ankaŭ la 50-a datreveno de la restarigo de la laŭleĝa sidloko de la Ĉina Popola Respubliko en UN -- historia evento, kio estos solene celebrita de Ĉinio.


Xi diris, ke antaŭ unu jaro gvidantoj de diversaj landoj ĉeestis serion da pintkunvenoj de la 75-a datreveno de fondiĝo de UN kaj promesis kunlabore batali kontraŭ la epidemio, kune trakti la defiojn, persisti en plurflankismo, plifortigi la rolon de la organizo kaj konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco. La popolo havas pli grandan deziron pri paco kaj disvolvado, estas pli forta la alvoko al justico kaj estas pli firma la strebo al kunlaboro kaj kungajno.


Xi emfazis, ke ĉiuj respondecaj politikistoj devas montri sian fidon, kuraĝon kaj respondecon por fari historian elekton. La mondo troviĝas ĉe historia vojkruciĝo. Ne estas haltigebla la tendenco de paca disvolviĝo kaj progreso de la homaro. Oni, kun firma fido, kune traktu tutmondajn minacojn kaj defiojn, antaŭenigu konstruadon de la homara komunumo de komuna estonteco kaj kune konstruu pli bonan mondon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments