El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping alvokas antaŭenigi BRICS-kunlaborojn por kontraŭbatali pandemion

| 2021-09-18
Bookmark and Share

La 9-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis BRICS-landojn antaŭenigi tutmondan solidarecon kontraŭ KOVIM-19, subteni veran plurflankismon kaj plibonigi ekonomiajn kunlaborojn por atingi kungajnon.


Xi ĉeestis la 13-an pintkunvenon de BRICS-landoj per videoligo en Pekino kaj diris, ke BRICS-landoj devas fortigi unuecon kaj plu plibonigi la kvaliton de praktikaj kunlaboroj.


Xi diris, ke la pandemio ankoraŭ detruas la mondon. La vojo al tutmonda ekonomia resaniĝo restas malglata kaj zigzaga, kaj la internacia ordo travivas profundajn kaj kompleksajn ŝanĝojn. Fronte al tiuj defioj, BRICS-landoj devas paŝi antaŭen por aktive kontribui al la monda paco kaj disvolviĝo kaj antaŭenigi la konstruadon de la homara komunumo de komuna estonteco.


Xi diris, ke Ĉinio jam liveris pli ol miliardon da dozoj da vakcinoj kaj koncentraĵoj al pli ol 100 landoj kaj internaciaj organizoj, kaj klopodos liveri entute du miliardojn da dozoj ĝis la fino de la kuranta jaro. Li anoncis en la pintkunveno, ke aldone al la donaco de 100 milionoj da usonaj dolaroj al la tutmonda mekanismo pri akiro de vakcinoj (COVAX), Ĉinio donos pliajn 100 milionojn da dozoj da vakcinoj al evoluantaj landoj ene de 2021.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments