Publikigita slogano de Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj en 2022
La 17-an de septembro en la Ĉefurba Muzeo estis publikigita la slogano de Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj en 2022 -- kune por komuna estonteco (angle: Together for a Shared Future)!
En la nuna situacio de la pandemio, la slogano esprimas kunigon, kungajnon kaj estontecon. "Kune" prezentas persistemon de la homaro fronte al malfaciloj kaj montras la direkton por venki malfacilojn kaj krei nian estontecon. "Por komuna estonteco" esprimas la aspiron de la homaro por pli bona morgaǔo kaj dissendas fidon kaj esperon. "Kune por komuna estonteco" estas sinteno, alvoko kaj projekto de agoj por akceli unuiĝon, pacon, progreson kaj ampleksecon.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat