El Popola Ĉinio>Ekonomio>Kurantaj Aferoj>

Esplorejo de Hylink en Harbino

| 2021-09-18
Bookmark and Share

La ĉina firmao Hylink, fondita en 2014, havas kvar esplorejojn; unu en Harbino pri artefarita intelekto (AI) kaj interreto de la aferoj (IdA); alia en Shenzhen pri aparataro; tria en Xi'an pri esploro kaj disvolvado por industriaj celoj; kaj en Hangzhou pri grandaj datumaroj kaj negoca novigo. La esplorejo en Harbino estis fondita en 2016, kaj disvolvas esplorojn kunlabore kun la Harbina Industria Universitato.



La tek-komputilo X6 estas malpeza kaj povas enteni du malsamajn operaciumojn. Ĝi havas lokalizilon kaj akceptas 5G-an interreton. Tio igas ĝin tre konvena por firmaoj kaj laboristoj, kiuj bezonas kunporti ĝin al pluraj lokoj. Ĝi estas uzata de la buroo pri publika sekureco, bankoj kaj servocentroj de firmaoj kaj registaro.


Tek-komputilo X6


La tek-komputilo X3 Pro fariĝis aparte utila, kiam komenciĝis la pandemio de KOVIM-19, ĉar ĝi estas tre malgranda kaj malpeza, kaj kapablas kontroli icojn de identigiloj. Tiu komputilo ebligis al homoj facile pruvi, ke ili ne estis ekster Ĉinio en la pasintaj 14 tagoj.


Xu Jingbao, fakulo de Hylink en Harbino, montras la tek-komputilon X3 Pro.


La tek-komputilo B6 entenas printilon, povas kolekti fingropremaĵojn kaj kontroli icojn. Pro tiu komputilo, multaj ĉinaj lernantoj, kiuj forgesis printi koncernan dokumenton por "gaokao", la nacia ekzameno por eniri universitatojn, sukcesis ekzameniĝi: Alveninte al la ekzamenejo, la ekzamenonto povas, post proceduro, tajpi la numeron de identigilo, kaj la komputilo tuj printos la dokumenton, ebligante al tiu lernanto ekzameniĝi.


La tek-komputilo B6


Nuntempe Hylink esploras aplikojn de AI kaj IdA en pluraj kampoj, ekzemple en krizokazo kaj sukuro, agrikulturo, publika sekureco, edukado, hejma flegado, kulturo kaj servoj por komunumoj.


Laboranto montras al ni roboton kun AI.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments