El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping emfazis komunan protekton de paco kaj sekureco pli valoraj ol oro

| 2021-09-18
Bookmark and Share


La 17an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis, ke la membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj tiuj de la Organizo de Kolektiva Sekureca Traktato estas proksimaj najbaroj de Afganio, kaj ili estas ankaŭ komunumo de komuna estonteco kaj komunumo de komuna sekureco, kaj devas kune ludi siajn rolojn en ŝlosila momento por protekti pacon kaj stabilecon, kiuj estas pli valoraj ol oro.


Xi faris la rimarkojn per videoligo en Pekino, kiam li alparolis la Komunan Pintkunvenon de la gvidantoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj membroŝtatoj de la Organizo de Kolektiva Sekureca Traktato pri afgana demando.


Xi diris, ke la aferoj de Afganio devas esti deciditaj de la afgana popolo mem, kaj internaciaj aferoj devas esti deciditaj de ĉiuj landoj post konsiliĝo. Li diris: "Sub la premiso de respekto al la suvereneco, sendependeco kaj teritoria integreco de Afganio, ni devas helpi efektivigon de la baza principo 'administrado kaj posedo de afganoj' kaj lasi la homojn de ĉiuj etnoj en Afganio teni la estontecon de la lando en siaj manoj."


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments