【E-radio】Kiel robotoj funkcias en kirurgio?

| 2021-09-18
Bookmark and Share


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


Inaǔguriĝis la 14a Nacia Sportkonkurso de Ĉinio en Shaanxi

– Kiel robotoj funkcias en kirurgio?

– Kiel Ĉinio prizorgas maljunulojn?

– Sciencaj scioj por montaraj infanoj


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Inaǔguriĝis la 14a Nacia Sportkonkurso de Ĉinio en Shaanxi


La 16-an de septembro Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, deklaris la 14an Nacian Sportkonkurson malfermita en la Olimpika Centra Stadiono de Xi'an, Shaanxi-provinco. Kiel "etaj olimpikoj" de Ĉinio, la nacia sportkonkurso, kiu okazas en ĉiu kvara jaro, unuafoje okazis en 1959. Ĝi havas la olimpik-stilan programon, kun aldono de tradicia ĉina luktoarto kaj aliaj ludoj.


– Kiel robotoj funkcias en kirurgio?


Lastatempe en Pekino okazis la Monda Robot-konferenco 2021, kie robota kirurgo altiris atenton. Liu Tiechang, direktoro de esplorcentro de la kompanio Tianzhihang, klarigis, ke "Robotoj por ortopedia kirurgio povas helpi kuracistojn pliigi precizecon kaj redukti radiadon al kuracistoj kaj pacientoj." Kuracisto skanas la korpon de la paciento kaj sendas rilatajn informojn al komputilo. En la bildoj sintezitaj per la komputilo, oni povas vidi ostojn, nervojn, sangovaskulojn kaj aliajn histojn de la paciento. La roboto povas precize moviĝi al la celata loko.


– Kiel Ĉinio prizorgas maljunulojn?


En la lastaj jaroj en la urbo Changchun de la provinco Jilin, nordorienta Ĉinio, oni efektivigis projektojn pri hejma kaj komunuma prizorgado, celante provizi al maljunuloj servojn pri sano, kulturo kaj distro. En la urbo estas 126 tiaj centroj. De 2015 ĝis 2021, la urbo investis preskaŭ 60 milionojn da juanoj por aĉeti aparatojn por maljunuloj kun malfaciloj, servis pli ol 7 mil maljunulojn kaj liveris pli ol 300 mil fojojn da servoj pri hejma flegado.


– Sciencaj scioj por montaraj infanoj


Qi Hengbai estas estro de la bazlernejo Panshi, en la urbeto Guanshi de la urbo Hengyang de la provinco Hunan, en Ĉinio. Li aktive esploras instruadon pri scienco kaj teknologio, kaj instigas lernantojn esplori novigon en tiu kampo. En sia libro Regado de Ĉin-io (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke antaŭenigo de scienco kaj teknologio alportas gravan kontribuon al la konstruado de modere prospera socio.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments