El Popola Ĉinio>Amuza Vivo>Turismo>

Memorigejo pri Ĉin-Soveta Amikeca Asocio en Harbino

| 2021-09-18
Bookmark and Share

En la urbocentro de Harbino en Heilongjiang-provinco troviĝas pli-ol-centjara eklektik-stila domo, kiu estis la sidejo de Ĉin-Soveta Amikeca Asocio, fondita en 1945 por plifortigi la amikecon inter la du landoj. Kvankam la asocio ne daŭris longan tempon, tamen ĝia kontribuo estis grava kadre de la klopodado de Ĉinio por liberigi Harbinon kaj nordorientan Ĉinion. En 2020, la domo fariĝis Memorigejo pri Ĉin-Soveta Amikeca Asocio, kie vizitantoj povas lerni pri tiu asocio kaj ĝia historia kontribuo por alproksimigi ambaŭ landojn. La memorigejo estas parto de la Harbina Muzeo, kiu okupas ankaŭ la najbarajn domojn.






Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments