El Popola Ĉinio>头条新闻>

Astronaŭtoj de Shenzhou-12 sekure surteriĝis

| 2021-09-17
Bookmark and Share


La tri astronaŭtoj de la ĉina kosmoŝipo Shenzhou-12 finis sian trimonatan mision kaj sekure revenis al la Tero la 17-an de septembro.


Laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo, la revena kapsulo de la kosmoŝipo Shenzhou-12, portanta la astronaŭtojn Nie Haisheng, Liu Boming kaj Tang Hongbo, surgrundiĝis en la surteriĝejo Dongfeng en la Interna Mongolio de Ĉinio.


La tri astronaŭtoj eliris el la kapsulo kaj ĉiuj estas en bonaj fizikaj kondiĉoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan

(el ĈRI)




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments