El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaǔguriĝis la 14a Nacia Sportkonkurso de Ĉinio en Shaanxi

| 2021-09-16
Bookmark and Share


La 16-an de septembro Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, deklaris la 14an Nacian Sportkonkurson malfermita en la Olimpika Centra Stadiono de Xi'an, Shaanxi-provinco.




Kiel "miniolimpikoj" de Ĉinio, la nacia sportkonkurso, kiu okazas en ĉiu kvara jaro, unuafoje okazis en 1959. Ĝi havas la olimpik-stilan programon, kun la aldono de la tradicia ĉina luktarto kaj aliaj ludoj.




En la sportkonkurso partoprenos pli ol 12 000 sportistoj reprezentantaj ĉinajn provincojn, municipojn kaj aŭtonomajn regionojn, la specialajn administrajn regionojn de Hongkongo kaj Makao, la Xinjiang-an Produktan kaj Konstruan Korpuson kaj konkretajn sportajn asociojn. La sportkonkurso daŭros ĝis la 27-a de septembro.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments