【E-radio】Manĝejo por aziaj elefantoj en Yunnan

| 2021-09-15
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Ĉina astronaŭto pasigis 100 tagojn en orbito!

– "Kuracistoj" por murpentraĵoj

– Manĝejo por aziaj elefantoj en Yunnan

– Ĉinio publikigis Ŝtatan Agadplanon pri Homaj Rajtoj por 2021-2025


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Ĉina astronaŭto pasigis 100 tagojn en orbito!


La ĉina astronaŭto Nie Haisheng partoprenis en du flugoj al la spaco, unu per la kunhoma spacveturilo Shenzhou-6 en oktobro 2005 kaj la alia per la spacveturilo Shenzhou-10 en junio 2013. Ĉi-jare de la 17-a de junio ĝis nun li plenumas la trian mision al la spaco per la spacveturilo Shenzhou-12. Li ricevis la titolon "heroa astronaŭto".


– "Kuracistoj" por murpentraĵoj


Li Yunhe, avo de Li Xiaoyang, estas ĉefa figuro pri restaŭrado de ĉinaj murpentraĵoj. Dum 60 jaroj li restaŭris preskaŭ 4 000-kvadrat-metrajn murpentraĵojn. Li Bo, onklo de Li Xiaoyang, ankaŭ estas altranga "kuracisto", kiu riparas murpentraĵojn jam de pli ol 20 ja-roj. Sub la gvidado de siaj avo kaj onklo, Li Xiaoyang venis al la Dunhuang-a Esplor-akademio por praktiko post diplomiĝo en universitato, kaj ankaŭ fariĝis "kuracisto" por murpentraĵoj.


– Manĝejo por aziaj elefantoj en Yunnan


Ekfunkciis 66-hektara "manĝejo" por aziaj elefantoj en Jinghong-urbo, Xishuangbanna-a Taja Aŭtonoma Subprovinco en Yunnan-provinco de sudokcidenta Ĉinio. En la manĝejo estas bananujoj kaj aliaj plantoj, kiuj provizas frandaĵojn ŝatatajn de elefantoj. Kelkaj elefantoj jam vizitis la lokon. Laǔ fakuloj, se la elefantoj satiĝos en la manĝejo, ili ne plu serĉos manĝaĵojn en homloĝejoj kaj kampoj.


– Ĉinio publikigis Ŝtatan Agadplanon pri Homaj Rajtoj por 2021-2025


La 9-an de septembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la Ŝtatan Agadplanon pri Homaj Rajtoj por 2021-2025. La plano montras, ke ĉiuflanka konstruado de socialisma moderna lando estas la nova startpunkto por ĉina homrajta afero. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke Ĉinio klopodas por antaŭenigi homajn rajtojn kune kun ĉiuj popoloj de la mondo por konstrui Homaram Komunumon de Komuna Estonteco.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments