Ekfunkciis en Ĉinio altnivela instalaĵo por vitrigi radioaktivan likvaĵon
La 11-an de septembro en Guangyuan-urbo de Sichuan-provinco ekfunkciis la unua altnivela instalaĵo, kiu povas vitrigi eluzitan radioaktivan likvaĵon. Tio signifas, ke Ĉinio jam fariĝis unu el la landoj, kiuj havas la teknikon por vitrigi tian malpurigaĵon, kaj tio estas grava mejloŝtono por disvolvado de la nuklea energio en sekura kaj verda utiligo.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments