El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brunejo ricevis denove vakcinojn el Ĉinio

| 2021-09-14
Bookmark and Share

Noktomeze de la 12-a de septembro vakcinoj donacitaj de Ĉinio duafoje atingis Brunejon. Yu Hong, ĉina ambasadoro en Brunejo, kaj Erywan Pehin Yusof, ministro pri eksteraj aferoj de Brunejo, bonvenigis la kargon en flughaveno.


Erywan Pehin Yusof diris, ke la unua aro da vakcinoj donacitaj de Ĉinio ludis gravan rolon en preventado de la epidemio en Brunejo. Nome de la registaro kaj popolo de Brunejo, li refoje dankis Ĉinion pro la dua aro da vakcinoj kontraŭ KOVIM-19.


La 12-an de septembro laboristoj malŝarĝis vakcinojn en flughaveno de Brunejo.


Fotoj el Xue Fei, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua

Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments