El Popola Ĉinio>头条新闻>

Danci en sensonan vivon de surdaj lernantoj

| 2021-09-13
Bookmark and Share

Deng Yunhong, diplomiĝinte en 2014 el danca fako de universitato, samjare dungiĝis en la Changsha-a Profesia kaj Teknika Kolegio kiel instruisto de speciala eduko kaj trejnisto de dancgrupo. Iutage, post danc-kurso, Deng ricevis poŝtelefonan mesaĝon de iu surda lernanto. "Saluton, sinjorino Deng! Ĉu mi povus lerni de vi dancadon?" Deng rimarkis, ke ekzistas ne malmultaj surdaj lernantoj, kiuj volas lerni dancadon. Do ŝi starigis dancgrupon de surdaj lernantoj.





Por rapide koni la sensonan vivon de la lernantoj, Deng lernis gestan lingvon en libera tempo. Ŝi sentigas lernantojn ritmon per tamburfrapado kaj gvidas ilin sin ekzerci... Ŝi trovis, ke la lernantoj ne povas aǔdi sonon, tamen ilia sento kaj imitpovo estas bonaj. En kursoj, ŝi desegnas movojn kaj mienojn laǔ siaj spertoj por ke la lernantoj plene komprenu la senton de muziko.




Deng diris: "Mi estas iliaj oreloj. Mi estas ilia muziko." La lernantoj devas dekoble pli multe klopodi por lerni dancadon, sed dancado ĝojigas ilin kaj helpas ilin starigi memfidon. Ŝi daǔrigos la instruadon.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments