El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping telefone konversaciis kun Joe Biden

| 2021-09-13
Bookmark and Share

Ĉina prezidanto Xi Jinping telefone parolis kun usona prezidento Joe Biden en la 10-a de septembro. La du gvidantoj faris sinceran, profundan kaj vastan strategian komunikadon kaj interŝanĝojn pri dulandaj rilatoj kaj koncernaj demandoj de komuna intereso.


Xi diris, ke Ĉinio kaj Usono estas la plej granda evoluanta lando kaj la plej granda evoluinta lando respektive. Ĝusta traktado de la ĉin-usonaj rilatoj koncernas al la estonteco de la mondo, kaj estas jarcenta demando por ambaŭ landoj. Ĉin-usona kunlaboro profitigos ambaŭ landojn kaj la mondon, dum konflikto inter la du landoj alportos malbonojn al ambaŭ flankoj kaj la mondo. La internacia komunumo alfrontas multajn komunajn problemojn. Ĉinio kaj Usono devas montri vastan perspektivon, preni sur sin grandajn respondecojn kaj revenigi dulandajn rilatojn sur la ĝustan vojon de konstanta disvolviĝo kiel eble plej baldaŭ, por pli bone profitigi popolojn en ambaŭ landoj kaj tra la mondo.


Xi klarigis, ke Ĉinio persistas en ekologia prioritato kaj verda disvolvado. Ĝi ĉiam surŝultrigas al si internaciajn respondecojn konformajn al la naciaj kondiĉoj. Surbaze de respekto al reciprokaj kernaj zorgoj, koncernaj departementoj de la du landoj povas daŭre dialogi, antaŭenigi kunordigon kaj kunlaboron pri klimatŝanĝiĝo, preventado kaj regado de epidemio, ekonomia renormaligo kaj gravaj internaciaj kaj regionaj aferoj.


Biden diris, ke la mondo spertas rapidajn ŝanĝiĝojn. La rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas la plej gravaj duflankaj rilatoj en la mondo. La interago inter Usono kaj Ĉinio grandparte influos la estontecon de la mondo. Usono neniam intencas ŝanĝi la politikon de unu Ĉinio. Ĝi volas fari pli sincerajn interŝanĝojn kaj konstruemajn dialogojn kun Ĉinio por certigi la gravajn kaj prioritatajn kampojn de kunlaboro inter la du flankoj, eviti miskomprenojn, misjuĝojn kaj neatenditajn konfliktojn, kaj antaŭenpuŝi renormaligon de la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio. Usono atendas fortigi komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio pri gravaj demandoj.


La du flankoj konsentis, ke la profunda komunikado inter la gvidantoj de Ĉinio kaj Usono pri ĉin-usonaj rilatoj kaj gravaj internaciaj demandoj estas tre grava por gvidi ĝustan disvolviĝon de la rilatoj. Ili konsentis daŭrigi regulajn kontaktojn en diversaj manieroj kaj instigos al la laborantaro de ambaŭ flankoj intensigi sian laboron, fari ampleksajn dialogojn, kaj krei kondiĉojn por la disvolvado de la rilatoj inter la du flankoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments