Ĉinio plu donacos 100 milionojn da vakcin-dozoj kontraǔ KOVIM-19 al evoluantaj landoj
La 14-an de aprilo kontraŭepidemiaj materialoj el Ĉinio atingis la internacian flughavenon OR Tambo en Johanesburgo, Sud-Afriko. (Foto el la novaĵagentejo Xinhua)
Ĉina prezidanto Xi Jinping promesis donaci plu 100 milionojn da vakcin-dozoj kontraǔ KOVIM-19 al evoluantaj landoj ene de la kuranta jaro.
Dum la 13-a renkontiĝo de gvidantoj de BRICS-landoj, ĉina prezidanto Xi Jinping diris ankaŭ, ke BRICS-landoj devas antaŭenigi tutmondan unuiĝon kontraŭ la pandemio. Li alvokis la aliajn BRICS-landojn, nome Brazilo, Rusio, Barato kaj Sud-Afriko, kune kun Ĉinio por antaŭenpuŝi la konstruadon de la homara komunumo de komuna estonteco.
Venontjare Ĉinio fariĝos prezidanto de BRICS-landoj kaj gastigos la 14an renkontiĝon de BRICS-landoj.
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat