El Popola Ĉinio>头条新闻>

Solvebla saĝ-brakhorloĝo

| 2021-09-13
Bookmark and Share

Solvebla saĝa brakhorloĝo


Lastatempe profesoro Huang Xian kaj lia teamo el Biomedicin-departemento de Tianjin-universitato ellaboris nanometran materialon solveblan en akvo. La materialo povas esti uzita en elektronika produkto faciligante reutiligon kaj senpoluigan trakton de forĵetitaj elektronikaĵoj.


Ili ankaŭ ellaboris saĝ-brakhorloĝon faritan el tiu materialo. Se la brakhorloĝo estas mergata en akvo, ĝia ekstera kovraĵo kaj cirkvito tute solviĝos en 40 horoj, kaj restos nur reutiligeblaj pecoj, kiel OLED-ekrano, rezistilo kaj kondensilo.


Laŭ Huang, la materialo estas bioutiligebla. Enmetita ekipaĵo farita el tiu materialo povas solviĝi en celo kaj ne solviĝi en ŝvito -- ĝi estas tre utila en biomedicino.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments