Elektronikaj sportoj fariĝos parto de la Aziaj Ludoj en Hangzhou
La 8an de septembro, la retejo de la Olimpika Konsilio de Azio (OCA) anoncis, ke ok elektronik-sportaj ludoj estos parto de la 19-aj Aziaj Ludoj en 2022. Ili estas:
* Areno de Braveco, Versio por Aziaj Ludoj
* Fornoŝtono
* Revo de Tri Regnoj 2
* Dota 2
* EA-sportoj, FIFA
* PUBG, Versio por Aziaj Ludoj
* Ligo de Legendoj
* Strata Batalanto 5
Tio estas la unua fojo, ke elektronik-sportoj eniros la Aziajn Ludojn kiel medalitaj ludoj. Tio signifas, ke elektronik-sportoj oficiale eniros interkontinentajn ampleksajn sportkunvenojn.
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments