El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermita nova haveno inter Guangdong kaj Makao

| 2021-09-10
Bookmark and Share

La 8-an de septembro Qingmao-haveno, ŝlosila kunlabor-projekto inter Guangdong kaj Makao, estis oficiale malfermita. Tio faciligas interŝanĝojn inter la du lokoj kaj antaŭenigas konektan povon de la Granda Golfa Areo Guangdong-Hongkong-Makaa.


La haveno estas je 800 metroj proksima al la Limpordega Kontrolejo de Makao kaj estas la kvina landa trairejo inter Guangdong kaj Makao. Loĝantoj de la ĉeftero de Ĉinio, Hongkongo kaj Makao povas fini la dogan-procezon per nur tri paŝoj, nome identigo per elektronika identigilo, fingrospura kontrolo kaj vizaĝrekono. La averaĝa tempo por trapasi la havenon estas nur 30 sekundoj.


Oni trapasas kontrolejon en Qingmao-haveno.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments