El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Kuracistoj" por murpentraĵoj

| 2021-09-08
Bookmark and Share

Li Yunhe, avo de Li Xiaoyang, estas ĉefa figuro pri restaŭrado de ĉinaj murpentraĵoj. Dum 60 jaroj li restaŭris preskaŭ 4 000-kvadrat-metrajn murpentraĵojn. Li Bo, onklo de Li Xiaoyang, ankaŭ estas altranga "kuracisto", kiu riparas murpentraĵojn por pli ol 20 jaroj. Sub gvidado de siaj avo kaj onklo, Li Xiaoyang venis al la Dunhuang-a Esplor-akademio por praktiko post diplomiĝo en universitato, kaj fariĝis "kuracisto" por murpentraĵoj.


Li Yunhe riparas koloran skulptaĵon. (Foto el Li Xiaoyang)


Laŭ malsamaj malsanoj de la murpentraĵoj, la "kuracistoj" donas specifan "preskribon" por ĉiu murpentraĵo. Post permeso de teamo pri kultura protektado, la "kuracistoj" riparas murpentraĵojn laŭ la principo "ripari la malnovan per malnova tekniko".

Li Bo riparas murpentraĵon. (Foto el Li Xiaoyang)


En pli ol 10 jaroj Li Xiaoyang sekvis siajn avon kaj onklon kaj riparis murpentraĵojn el la dinastioj Tang (618-907), Song (960-1279), Ming (1368-1644) kaj Qing (1616-1911).

Li Xiaoyang forigas poluaĵojn de la murpentraĵo per tranĉilo. (Foto el Zhang Lang)


Danke al la protektantoj, multe pliboniĝis restaŭrado de la ĉinaj murpentraĵoj, kaj ankaŭ ŝanĝiĝis la koncepto pri protektado de kulturaj restaĵoj -- de savado al preventado.

Murpentraĵo en Dunhuang riparita de Li Xiaoyang kaj lia avo Li Yunhe (Foto el Li Xiaoyang)


Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments