Estis alkoholaĵo en Ĉinio antaŭ 9 000 jaroj!

| 2021-09-08
Bookmark and Share

Homoj en suda Ĉinio lernis fari alkoholaĵon el kultivaĵoj kaj plantoj antaŭ ĉirkaŭ 9 000 jaroj, laŭ eltrovaĵoj de arkeologia elfosado en Qiaotou de la urbo Yiwu, konata kiel la monda superbazaro, en la provinco Zhejiang de orienta Ĉinio.



Spuroj de bierdrinkado estis trovitaj en praa platformo de tumuleto en la loko, ĉar restaĵoj de amelo kaj fungoj estis malkovritaj en ceramikaj vazoj.


Fungaj restaĵoj, kiuj sugestas abundon de ŝimoj kaj feĉoj, estis trovitaj proksime al tipa mikroorganismo uzata en vinfarado en la Orienta kaj Sudorienta Azio. La antikvaj teknikoj ankaŭ similas al la nunaj tradiciaj metodoj por fari alkoholaĵon el rizo en Yiwu.


Homoj eble observis ŝimajn kultivaĵojn kaj trovis la feĉon, diris Wang Jiajing, unu el la sciencistoj partoprenantaj en la esploro.


Dume, du homaj skeletoj estis trovitaj en la loko, kaj ili eble estas la plej antikvaj el sia speco en Zhejiang. Tiamaj viroj probable uzis alkoholaĵojn dum ritoj, inkluzive de oferoj kaj entombigoj.



Laŭ la esploristoj, loĝantoj de tiu regiono komencis malsovaĝigi sovaĝan rizon en tiu epoko, pro tio la grenproduktado estis relative malabunda kaj sekve alkoholaj trinkaĵoj estis luksaĵo.


La arkeologiejo Qiaotou, unufoje elfosita en 2014, apartenas al la neolitika kulturo konata kiel Shangshan, kies origino estas la malsupra parto de Jangzio, la plej longa rivero en Ĉinio. Oni konsideras, ke rizkultivado naskiĝis ĉe Shangshan.


Rezultoj de la esploro estis publikigitaj en la revuo PLOS ONE.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Xinhua




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments