El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tradicia ĉina medicino en ĈIFKS

| 2021-09-07
Bookmark and Share

Inter la 2-a kaj la 7-a de septembro en Pekino okazas la Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj (ĈIFKS) kun la temo "Fronte al diĝita estonteco servo dinamikigu disvolvon".


En la areo "Tradicia Ĉina Medicino kaj Sano" estas eksponataj vizaĝ-diagnozaj maŝinoj kun artefarita inteligenteco (AI), robotoj por fizioterapio kaj aliaj inteligentaj produktoj, kiuj integras la ĉinan medicinon kaj artefaritan inteligentecon. Oni povas vidi provojn pri novigo de la tradicia ĉina medicino, kaj artefarita inteligenteco iom post iom subtenas la tradician ĉinan medicinon per teknikoj. Estas ankaŭ areo por interagoj, kio allogas multajn homojn.


Ni uzu ĉinajn tradiciajn kaj herbajn medikamentojn kiel ekzemplon: La inteligenta ĉina apoteko uzas modernan teknologion por ĉerpi, koncentri, sekigi kaj granuligi herbajn medikamentojn, kio estas reformo kompare kun la dekoktaĵa formo de la tradicia ĉina medikamento. La produkto estas tuj preta por esti uzata laŭ postuloj de klinika uzo.


La 5-an de septembro en ĈIFKS oni prezentis la granuligan procezon de la inteligenta ĉina apoteko. (Fotis Liu Zhenke, raportisto de la Ĉina Interreta Informa Centro)


La 5-an de septembro en ĈIFKS oni spertis AI-maŝinon de vizaĝa diagnozo. (Fotis Liu Zhenke, raportisto de la Ĉina Interreta Informa Centro)


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments