El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭgurita en Pekino ekspozicio pri batalo de Stalingrado

| 2021-09-07
Bookmark and Share

La 3-an de septembro, la speciala ekspozicio "La Batalo de Stalingrado -- simbolo de sentimeco kaj heroeco" malfermiĝis en la Muzeo de la Milito de Ĉina Popola Rezisto Kontraŭ Japana Agreso en Pekino. La ekspozicio estas kunorganizita de la Rusa Ŝtata Rezervomuzeo pri Historio kaj Memoro de la Batalo de Stalingrado (1942-1943), celebre al la 76-a datreveno de la venko de la Rezistmilito de Ĉina Popolo Kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. La ekspozicio reprezentas amikecon inter Ĉinio kaj Rusio, montrante ĉirkaŭ 200 altvalorajn historiajn bildojn kaj 63 kulturajn restaĵojn, kiuj montras la turnopunkton de la Dua Mondmilito, la Batalon de Stalingrado kaj la historion de rezisto al faŝismo, enkorpigante la komunan klopodon de la homaro por konservi pacon kaj justecon. Andrej Denisov, rusa ambasadoro en Ĉinio, vizitis la ekspozicion kaj faris paroladon. Li zorge aŭskultis la kuratoron de la muzeo. Ĉirkaŭ 7 000 homoj vizitis la ekspozicion en tiu speciala tago kaj iuj el ili lasis florojn antaŭ la monumento al militaj herooj en la muzeo.






Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments