El Popola Ĉinio>头条新闻>

UAE, Urugvajo kaj Bangladeŝo aliĝis al Nova Disvolva Banko de BRICS-landoj

| 2021-09-03
Bookmark and Share

La 2-an de septembro la Nova Disvolva Banko de BRICS-landoj anoncis, ke ĝi bonvenigas la tri novajn membrojn, nome la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), Urugvajo kaj Bangladeŝo.


Ĉefsidejo de la Nova Disvolva Banko de BRICS-landoj en Ŝanhajo (Fotis Fang Zhe, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.)


Marcos Prado Troyjo, prezidanto de NDB, diris, ke ili tre bonvenigas UAE-on, Urugvujon kaj Bangladeŝon aliĝi al la familio de la banko. La banko estas platformo por la membroj antaŭenigi kunlaboron en infrastrukturo kaj daŭripova disvolviĝo. Ĝi plu antaŭenigos varbadon de novaj membroj enorde kaj ekvilibre.


Ekde ekfunkcio, la banko aprobis ĉirkaŭ 80 projektojn de siaj membroj, kun totala monprunto je 30 miliardoj da usonaj dolaroj. La projektoj kovras plurajn kampojn, ekzemple transportado, akvoresurso kaj sano, puraj energifontoj, cifereca infrastrukturo, socia infrastrukturo kaj urba evoluo.


La banko estis kune starigita de Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko. Ĝi celas mobilizi resursojn por infrastrukturaj kaj daŭripovaj projektoj en disvolviĝantaj ekonomioj kaj evoluantaj landoj, kaj akceli disvolvadon de la monda ekonomio.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments