El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pupoj laŭ murpentraĵoj de Dunhuang

| 2021-09-03
Bookmark and Share



Kiam vi estis infano, ĉu vi foje imagis, ke iutage vi povus lerte danci en la aero? Surbaze de ĉi tiu ideo, la pekina kompanio Kingsom-kulturo ellaboris tri pupojn, nome Xiao Feixian, laǔ la flugantaj figuroj en la murpentraĵoj de Dunhuang.


La tri pupoj rondiras super la bazo helpe de maglevo. Unu el ili trinkas teon komforte, la dua ricevas mokson kaj la lasta meditas. Laǔ mi, ili estas tre malstreĉigaj.


La ĉefa parto de la pupoj estas produktita per tridimensia presado, kaj iliaj kostumoj estas faritaj laŭ la tradicia ĉina metiarto.




Por helpi klientojn pli bone kompreni la kulturan fonon de tiuj pupoj, la kompanio ankaŭ kreis virtualajn interagajn scenejojn, kie vi povas sperti la lertecon de la fluganta figuro, lerni la kulturon de Dunhuang kaj malstreĉiĝi korpe kaj mense.


Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments