El Popola Ĉinio>头条新闻>

Jen la fotoj faritaj de FY-3E pri la suno!

| 2021-09-03
Bookmark and Share


La 2-an de septembro publikiĝis la altekzaktaj fotoj de la suno faritaj de la satelito FY-3E. La bildoj montras la malsamajn fizikajn statojn de la suna atmosfero en malsamaj niveloj kaj lokoj. Oni povos pli bone monitori la sunon laǔ tiuj fotoj.




La satelito FY-3E estis lanĉita la 5-an de julio en la Jiuquan-a Satelit-lanĉa Centro. Ĝi povas monitori tridimensie la teran atmosferon, ventojn sur maro, mildajn lumojn en nokto, la sunon, jonosferon kaj tiel plu. FY-3E laboras kun la satelitoj FY-3C kaj FY-3D. Pro tio Ĉinio fariĝis la nura lando, kiu havas meteorologiajn satelitojn en tri orbitoj, nome frumatena, posttagmeza kaj krepuska.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments