El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi alparolis inaŭguron de Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj

| 2021-09-03
Bookmark and Share

Vespere de la 2-a de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon videe en la pintkunveno de la Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj 2021. (Fotis Huang Jingwen, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.)


Vespere de la 2-a de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon videe en la pintkunveno de la Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj 2021.


Xi diris en la parolado, ke Ĉinio volas kune kun ĉiuj partioj persisti en malfermo kaj kunlaboro, reciproka profito kaj komuna gajno, kaj dividi oportunojn de servokomerca disvolvado por antaŭenigi renormaligon kaj kreskon de la monda ekonomio. Li diris, ke la ĉina registaro plu subtenos mezgrandajn kaj malgrandajn entreprenojn, profundigos reformadon de biloborso, starigos pekinan borson kaj konstruos ĉefan terenon de mezgrandaj kaj malgrandaj novigemaj servokomercaj entreprenoj.


Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio plifortigos subtenon al la landoj laŭ "La Zono kaj Vojo" en disvolvado de servokomerco, por ke ili dividu kun la mondo teknologiajn atingojn de Ĉinio. Ĉinio plifortigos konstruadon de reguloj en la servokomerca kampo, kaj subtenos Pekinon kaj aliajn lokojn en provoj de laŭliniigo de enlandaj reguloj kun tiuj en altnormaj internaciaj liberkomercaj interkonsentoj.


(El ĈRI)

Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments