El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kio estas atentinda en ĉi-jara Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj?

| 2021-09-01
Bookmark and Share


Inter la 2-a kaj la 7-a de septembro okazos en Pekino la Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj. La temo de la ĉijara foiro estas "Fronte al Diĝita Estonteco Servo dinamikigu Disvolvon".


Okazos en la forumo ses specoj de aktivadoj, inkluzive de pintkunveno de ŝtatgvidantoj, forumo kaj konferenco, ekspozicio, reklamado kaj diskuto, publikigo de atingoj kaj flankaj eventoj.


La 2-an de septembro, okazos interrete internacia pintkunveno pri serv-komerco, en kiu ĉeestos ŝtatgvidantoj de Ĉinio, fremdlandaj oficistoj, respondeculoj de internaciaj organizoj kaj ĉefoj de la monde plej gravaj kompanioj en tiu ĉi kampo. Antaŭ la pintkunveno, ŝtatgvidantoj de Ĉinio trarigardos la eksponejojn.


Okazos kvin pintkunvenoj kaj 119 forumoj kaj konferencoj rilataj al cifereca ekonomio, cifereca komerco kaj fokusoj en la sektoro serva.


Krome, alia grava temo de la foiro estas verda disvolviĝo kun malaltkarbona ellasado. Okazos en la foiro 15 forumoj pri karbona neŭtraligo kaj karbona pinto, inkluzive de pintforumo pri daŭripova disvolviĝo kaj forumo pri karbona neŭtraligo. Dum la starigo de la ekspozicio, oni ĉiam zorgas pri mediprotektado.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments