El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio stokados karbonan dioksidon en maro

| 2021-08-31
Bookmark and Share


La 28-an de aŭgusto la Ĉina Nacia Enmara Petrol-korporacio anoncis, ke estis oficiale lanĉita la unua prov-projekto pri enmara stokado de karbona dioksido de la lando. Pli ol 1 460 miloj da tunoj da karbona dioksido estos eterne stokita en la submaraj rezervujoj ĉe la baseno de la Perla Rivero. Ĉi tio estas grava paŝo por la lando atingi la celon de karbona pinto kaj karbona neŭtraleco.


"Post efektivigo de la projekto, laŭ kalkulo ĉirkaŭ 300 mil tunoj da karbona dioksido povos esti stokitaj ĉiujare, kaj entute estos pli ol 1 460 miloj da tunoj, kio ekvivalentas plantadon de 14 milionoj da arboj aŭ haltigon de preskaŭ 1 miliono da aŭtoj," diris Zhang Wei, ĉefinĝeniero de la projekto.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments