El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ŝanhajaj lernejoj estas pretaj por nova semestro

| 2021-08-31
Bookmark and Share

La 30-an de aŭgusto, Ŝanhajaj lernejoj estis desinfektigitaj kaj simulis krizokazojn por la nova semestro ekde la 1-a de septembro. En la Eksperiment-lernejo Xuhui alligita al Fudan-universitato, laboristoj desinfektis la kampuson, por ke lernantoj povu reveni al sekura kaj komforta lernej-medio. En la mezlernejo Luwan, instruistoj simulis labortagon, kun roboto ĉe la enirejo kontrolanta kaj bonveniganta ĉiujn homojn. Alia roboto desinfektas la lernejon ĉiutage post la 19-a horo. Ĉiuj instruistoj kaj lernantoj ricevos kontraŭepidemian pakaĵon kun maskoj, forĵeteblaj gantoj, mandesinfektilo, manĝiloj, desinfektaj tukoj ktp.







Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments