El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mi devas konkurenci denove, sed mi naĝis pli rapide

| 2021-08-31
Bookmark and Share

La 29-an de aŭgusto ĉinaj sportistoj Ma Jia (meze) kaj Li Guizhi (maldekstre) kaj kipra sportisto Karolina en premi-ceremonio


La 29-an de aŭgusto Li Guizhi en la konkurso


La 29-an de aŭgusto refoje okazis la finalo de virina 50-metra kraŭlo S11-kategoria en la Tokiaj Paralimpikoj. Ĉinaj sportistoj Ma Jia kaj Li Guizhi prenis la unuan kaj duan lokojn respektive, kaj kipra sportisto Karolina la trian. La ĉampiono Ma Jia ankaŭ rompis la mondan rekordon per 29.20 sekundoj, pli rapide ol en la unuafoja konkurso la 27-an de aŭgusto.


Laŭ la klarigo de proparolanto de la Internacia Paralimpika Komitato, post la unuafoja konkurso iu naĝisto plendis, ke tuŝo kun alia naĝisto en la konkurso influis la rezulton. Post ekzameno la konkurso refoje okazis vespere de la 29-a de aŭgusto.


La 29-an de aŭgusto Ma Jia post la konkurso


Redaktoro: Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments