【E-radio】 Delikataj kukoj kun ĉinaj trajtoj

| 2021-08-30
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Malfermiĝis Tokiaj Paralimpikoj

– Grandrapidaj fervojoj kovras 95% da ĉinaj urboj

– Glacia Kubo uzota por provkonkursoj de Vintraj Olimpikoj en 2022

– Delikataj kukoj kun ĉinaj trajtoj


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Malfermiĝis Tokiaj Paralimpikoj


La 24-an de aŭgusto estis malfermitaj la 16-aj Someraj Paralimpikoj en Tokio, Japanio. Estas 539 disciplinoj sub 22 sportoj en la Paralimpikoj kun partopreno de 4 403 sportistoj el 162 delegacioj. La ĉina delegacio havas 437 homojn, inkluzive de 251 sportistoj, kiuj partoprenos en 20 sportoj kaj 341 disciplinoj.


– Grandrapidaj fervojoj kovras 95% da ĉinaj urboj


Li Xiaopeng, ĉina ministro pri transporto, diris, ke la ampleksa transportreto de Ĉinio pliboniĝas. La skeleto de la transportreto kun ses aksoj, sep koridoroj kaj ok kanaloj estis primare formita. Grandrapidaj fervojoj kovras pli ol 95% da urboj kun pli ol unu miliono da loĝantoj, dum la rapidaj aŭtovojoj kovras pli ol 98% da urboj kun pli ol 200 mil loĝantoj. Flughavenoj por civila transporto kovras pli ol 92% da guberni-nivelaj urboj.


– Glacia Kubo uzota por provkonkursoj de Vintraj Olimpikoj en 2022


Organizantoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj en 2022 okazigos provkonkursojn en oktobro en la Nacia Akvocentro, ejo por kruĉoludo de la Vintraj Olimpikoj. La ejo, konata kiel Akva Kubo, gastigis akvosportajn konkursojn dum la Pekinaj Someraj Olimpikoj en 2008. Projektestro Zhang Yulei diris, ke ili estas en la fina stadio por transformi ĝin en arenon por kruĉoludo. Post la Vintraj Olimpikoj, la stadiono estos ŝanĝita inter la naĝa sezono kaj la glacia sezono.


– Delikataj kukoj kun ĉinaj trajtoj


Kukoj kun ĉinaj trajtoj altiras atenton de homoj en la urbo Chengdu de la provinco Sichuan, en Ĉinio. La kukoj ne nur respondas al la postulo de homoj pri bela aspekto, sed ankaŭ reprezentas altkvalitan disvolvan tendencon de la bakaĵa industrio. En sia libro Regado de Ĉinio(Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke kulturo evoluas laŭ sia epoko kaj devas aŭdi la voĉon de sia epoko. Ni devas alfronti la defiojn kaj serĉi inspiron por novigo en la nuntempaj ĉinaj kreaĵoj.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments