El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksa ĉefministro de Francio: Necesas plifortigi kunlaboron por trakti tutmondajn aferojn

| 2021-08-27
Bookmark and Share

La 26-an de aŭgusto retan forumon kun la temo "monda administrado kaj homara komunumo de komuna estonteco" okazigis la Akademio de Studoj pri Moderna Ĉinio kaj la Mondo sub la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) kaj la Eŭrop-ĉina Forumo. Prelegis en la forumo Du Zhanyuan, prezidanto de ĈIEG, Laurent Fabius, prezidanto de la Konstitucia Konsilio de Francio kaj eksa ĉefministro de la lando, kaj Long Yongtu, eksa vicministro pri eksterlanda komerco kaj ekonomia kunlaboro. Partoprenis en la diskuto fakuloj el 21 landoj kaj regionoj, inkluzive de Ĉinio, Francio, Italio kaj Aŭstralio.


Laurent Fabius


Laurent Fabius diris, ke la pandemio montras, ke tutmondaj aferoj estas firme interligitaj kun regionaj aferoj. Malakordaj reagoj al la pandemio en diversaj landoj malkaŝis la malavantaĝon en tutmonda administrado. Krome, reformoj, kiujn oni spertas en pluraj kampoj, inkluzive de vivoscienco kaj klimato, kreskigas la defiojn kontraŭ tutmonda administrado. Tamen, malgraŭ diverĝoj inter Ĉinio, Eŭropo kaj Usono, oni devas plifortigi kunlaborojn por traktado de tutmondaj aferoj. Oni devas observi la mekanismon de multflankaj organizoj pri internaciaj dialogoj, respekti internacian juron, kaj fariĝi pli kunlaboremaj kaj pli toleremaj por reagi al la defioj en la 21-a jarcento. Li emfazis, ke tutmonda administrado estas ŝlosila afero por interkompreno, kunagado, kunfido kaj paco. Landoj en la mondo devas sekvi plurflankismon en la traktado de mondaj defioj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments