El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Ĉu Huawei sukcesos partopreni en 5G-a interreto de Brazilo?

| 2021-08-25
Bookmark and Share

Huawei certe estas la firmao, kiu plej penis dum la oficperiodo de Donald Trump kiel prezidento de Usono. Uzita kiel simbolo de la komerca milito inter Usono kaj Ĉinio, ĝi perdis ŝancojn en vendado de aparatoj por 5G-a interreto en pluraj landoj pro la premego de la usona registaro.


Fábio Faria, brazila ministro pri komunikado, vizitas centron pri kibernetika sekureco de Huawei en Ĉinio.


Cetere, la kompanio suferis sankciojn ĉe fabrikantoj de semikondukantoj, malfaciligante aĉeton de bitblatoj sen speciala permesilo -- kaj tio inkluzivas blatojn disvolvitajn aŭ produktitajn per softvaroj aŭ iu ajn alia teknologio kreita en Usono. Rezulto: Huawei falis en la rangon de la plej grandaj fabrikantoj de saĝaj telefonoj en la mondo, irante de la dua ĝis la kvara loko, kun 8.19% de la monda merkato laŭ datumoj de Statcounter.


Do kiam Trump provis reelektiĝi kaj estis venkita de Joe Biden, Huawei trankviliĝis, ĉu ne? Preskaŭ ĉiuj pensis, ke la demokrato estas multe pli modera ol sia antaŭulo kaj malvarmigus la temperaturon inter la du plej grandaj ekonomioj de la mondo. Tamen la usona premo al Ĉinio - inkluzive de Huawei - tute ne mildiĝis. Kaj tio povas tuŝi la brazilan 5G-an interreton.


Dum vizito al Brazilo antaŭ kelkaj semajnoj, Jake Sullivan, usona konsilisto pri nacia sekureco, denove premis la brazilan registaron malpermesi la partoprenon de Huawei en konstruado de 5G-a interreto.


En konferenca alvoko okazinta la 9-an de aŭgusto, Juan Gonzalez, direktoro de la Konsilio pri Nacia Sekureco por la Okcidenta Hemisfero, diris, ke la organizo "restas maltrankvila pri la ebla partopreno de Huawei en la brazila telekomunika infrastrukturo". Li aldonis, ke la kompanio alfrontas "gravajn defiojn" en sia provizĉeno pri duonkondukantoj, kiu "konfuzos" internaciajn klientojn.


Jake Sullivan, konsilisto pri nacia sekureco de Usono


Laŭ specialistoj de la brazila delegacio, kiu vizitis Usonon en junio, la problemo kun Huawei superas la nuran sekurecon de la interna komunikado de la registaro. Usonanoj asertas, ke ajna kompanio ligita al Ĉinio estas minaco por komercaj 5G-aj retoj, ĉar ĉi tiu teknologio povas plivastigi konektecon en la plej diversaj sektoroj.


Krome ili asertis, ke ekipaĵoj de Huawei kaj aliaj firmaoj taksataj kiel "nefidindaj" en komercaj retoj alportus malantaŭan pordon -- alirpordo al la sistemo, kreita de instalita programo, kiu ne estis rajtigita de la posedanto de la platformo. Kaj tio permesas aliron al la komputilo fare de nerajtigitaj personoj. Kun tio, ekzistus riskoj de ekstera enmiksiĝo en plurajn sektorojn de la ekonomio, eĉ minacante brazilajn komercajn sekretojn.


Usono akuzas sen pruvoj


Kvankam abundas akuzoj de Usono, tamen gravas mencii, ke ĝis nun neniu spionado aŭ grava sekureca problemo en ekipaĵoj de Huawei estis pruvita. La ĉina kompanio asertas havi pli ol 200 sekurecajn atestilojn por siaj telekomunikaj produktoj kaj ke ĝi pretas "malfermi la fontprogramon" por tiuj, kiuj volas ĝin kontroli.


Fakte, la ministro pri komunikado Fábio Faria dum vizito al la ĉefsidejo de Huawei en Ĉinio ĉi-jare vizitis du el la ĉefaj laboratorioj pri kibernetika sekureco de la kompanio. Pri ĉi tiu temo aparte atentas generalo Ivan Corrêa Filho, ĉefo de la Komando pri Komunikado kaj Elektronika Milito de la Brazila Armeo, kiu reprezentis la ministerion pri defendo en tiu vizito. En kunvenoj pri la temo, Huawei montris la laboratoriojn, siajn atingojn pri kibernetika sekureco kaj la laboron de siaj centroj pri kibernetika sekureco tra la mondo.


Usonaj registaraj sankcioj malhelpis Huawei en la merkato pri saĝaj aparatoj. (Bildo: Statcount)


Laŭ intervjuito de la retejo Canaltech, kiu partoprenis la delegacion, kiu vizitis Huawei, registara oficialulo petis al la kompanio montri ĉion rilatan al kibernetika sekureco kaj tio estis la kerna temo de la vizito. La brazila registaro ekkonis la reagteamon al incidentoj (PSIRT) kaj lernis pri ĝia funkciado, kaj volis scii, ĉu la kompanio iam alfrontis sekurecajn problemojn tra la mondo, inkluzive rilate al malantaŭaj pordoj. Huawei montris pruvojn, ke ĝi ne alfrontas sekurecajn problemojn.


"Incidentoj kaj sekurecaj vundeblecoj havas ĉiun produkton, sed malantaŭa pordo estas alia afero, ĉar ĝi rezultas de koda problemo, kaj Huawei montris al generalo Corrêa Filho, kiel la kodoj estas traktataj. La kompanio malfermis la fontprogramojn de siaj 5G-produktoj antaŭ ni por pruvi, ke ne ekzistas malantaŭa pordo (...). Dum la reveno, Faria mem anoncis, ke ĉiuj kompanioj vizititaj plenumas la sekurecajn postulojn de la ministerio pri defendo."


Fine de januaro, la fina raporto kun la reguloj por la aŭkcio pri 5G-aj frekvencoj estis finverkita de Carlos Baigorri, konsilisto de la Nacia Telekomunika Agentejo (Anatel), sen ajna malhelpo al la partopreno de Huawei.


Cetere la brazila registaro havas almenaŭ du pliajn kialojn por bonvenigi Huawei en la brazilan 5G-an interreton: Ĉinio estas la ĉefa komerca partnero de Brazilo kaj ŝanĝi ekipaĵojn de la ĉina fabrikanto jam funkciantaj en la nacia telekomunika infrastrukturo kontraŭ tiuj de aliaj kompanioj estigus altegan koston, kaj telekomunikaj firmaoj jam avertis, ke ili ne entenos tiun elspezon.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Canaltech




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments